Soneto pri unu renkonto esperantista babilado devas temi pri Esperanto mi kiel ĝia apoganto propagas ĝin per SONETADO rondo estis internacia kaj enhavo interparola estis sarkasma kaj petola provoka sed ne sensacia István Mórocz oportunisto kun Dieter Rooke komunisto kaj geedzo Weidmann neŭtrala André Müller idealisto kaj mi kiel fotografisto fora takso restas banala Zuriko, la 26-an de junio 2014 » Esperanta babilado » Sonetcikloj |
||
©2014 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |