Soneto_pri_veneciecoj

Paĝo | 1 |


 

Soneto pri veneciecoj

 

Venecio havas kontrastojn

atrakcioj perdis signifon

lasante tamen la specifon

mizero subtenas bombaston

 

ni loĝas simple kaj trankvile

Giardini Laguna Biennale

jes ni provas vivi itale

esperantistoj krokodile

 

nun mi trapasis perpiede

la duonon de l’ ĉarma urbo

estis danĝere sed ne tede

 

ne taŭgas jam por mi tumulto

sin trapuŝi estis perturbo

mi estas laca – jen rezulto

 

Venecio, la 22-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski

www.skorupski.com