Soneto pri virtuoztrio

okazas ofte ke artistoj
havas kapojn en muziknotoj
kaj ne notojn en kapaj potoj
ili perdiĝas en insistoj

strange ke post du etaj provoj
dum la tria ili koncertis
publiko la majstrecon spertis
je iliaj aktoraj movoj

klarneto aldoviolono
fortepiano - trio-sono
atesto pri muzika kono

Bruch Kurtág Schumann Mozart Widmann
diverse tre vigla propono
de melodieco al ĝimkan'


Zuriko, la 30-an de aprilo 2013

» Koncerto de
Lawrence Power - aldoviolono
Francesco Piemontesi - fortepiano
Jörg Widmann - klarneto




» Aventurismo