Soneto pro amo solena

antaŭ dudek jaroj mi venis
al Zuriko de Varsovio
mi ne revenis al Polio
novan vivon mi entreprenis

malgraŭ granda eldonsukceso
longa restado en Berlino
gvidis min al psika ruino
mi vivis de streso al streso

hazarde agis Valenteno
la dekkvaran de februaro
ekestis la amanta paro

strebo al feliĉo nin ligas
por ambaŭ inspiron instigas
estas okazo por soleno


Zuriko, la 3-an de januaro 2013


» JSS-Fotobiografio



» Aventurismo