Soneto sen revolucio

mi jam menciis eĉ kelkfoje
ke brava Aargauer Orkestro
kun Douglas Bostock kiel estro
ludas tre majstrece kaj ĝoje

Benjamin Nyffenegger ludis
violonĉele la koncerton
plenumante majan koncepton
kiu Laboran Feston trudis

sed sen "Internacionalo"
ĉar tiun oni ne konvenis
kanti en Zurika Tonhalo

bravure senrevolucie
pasis la tago kiun benis
eĉ papo Francisko racie


Zuriko, la 1-an de majo 2013

» Koncerto de
Argauer Symphonie-Orchester






» Aventurismo