krajono mordita per dentoj la homo kiu ĝin uzadis siajn nervojn tiel frezadis aŭ estis similaj eventoj ni scias ke ekzistas kaŭzo ke tiu ĉi krajono vivas pasintece ankaŭ derivas konklude de aspekta naŭzo enhavas mankon de inspiro pensojn malvorte timigitajn revojn en kiuj mortis miro viŝilo forviŝas vundspurojn nigre kaj blanke certigitajn sed ne likvidas aventurojn