ĉiutagec' estas envia pli certa ol venka malbono pli eta ol fino de kono ĉar vojo ja estas varia ĉu trinki la frostan ĉampanon pendigi sin tre komedie aŭ eble bruligi medie lasante en tristo kompanon solecan patrinon inviti de l' filo jam kvindekjaraĝa por pezan humuron imiti rigardi la LOTajn gazetojn afero tre malavantaĝa retrovi publikajn sekretojn