kiel trovi nur unu homon sendependan ankaŭ kuraĝan tute malpartian kaj saĝan kiu kontraŭigas mamonon? "diru ĉu vi estas solida?" li tuj indigne ofendiĝas kaj kiam li jam solidiĝas demando ŝajnas malvalida "ĉu vi kreas grupe aŭ sole?" "mi apartenas al Tutpovo" partnero respondas petole "sapientium" latina bruligas "min ne kontetigas la trovo" "vin serĉo kun keno instigas"