ne povas fatala vetero nin halti de l' fonta banejo ni iras al ĝusta haltejo en Baden' glugladas kratero de ĉiuj flankoj vaporaro ni naĝas kvankam forte neĝas tuj poste en febro mi preĝas pro kapdoloro kaj kataro vendrede ni manĝas haringon aŭ verdsalateton kun kraboj trinkante sekuman rislingon bedaŭrinde riĉa najbaro verŝajne ni vivos de raboj aŭ nin feliĉigos barbaro