ni kuŝis sur lito sub suno en februaro - nekredeble volupte kaj pro varmo feble tamen kun plena oportuno bojado trairis silenton kaj poste laŭta lamentado konkoj zumis flustris cikado vekiĝo tranĉis sonĝmomenton tra la korpo trairis tremoj suno malantaŭ preĝejturo rigardis jam froste kun ĝemoj malheliĝis turaj ornamoj finiĝis suna aventuro estingiĝis ĉielaj flamoj