normalo - malsupra egalo per tiu ĉi viv-maniero venas senefekta danĝero do ĉiutageca banalo "jen homo eksterordinara" ni diras kun granda respekto kaj li kontraŭ lia aspekto respondas per flustro amara kaŝiĝi en "normal"-amaso signifas ke per humiliĝo perdiĝas tuj la propra klaso ni vivu KUTIME praktike rapide - ne kun malfruiĝo bondezire plene etike