silentas ja Evangelio pri faktoj dum Sankta Sabato kial regis tima disbato dubo - do moral-tragedio morta silento - hekatombo ŝanĝiĝis tuj al venko granda gloris ne povo propaganda sed simbolo - malplena tombo ho tiom da Sanktaj Sabatoj jam forpasis kun kuirado meditoj intimaj debatoj ne ĉiu sentis kun respekto tre ofte bruis konsternado antaŭ ol venis Resurekto