Barbara volis al Rugio sed forveturis al Tiĉino ĉar tie estas bona vino kaj daŭre festas Valpurgio La Lupa - nomo de virino Hetajro kun flamantaj haroj kortuŝe kantas ĉe altaroj kvaliton certigas rutino Vergeletto - ambaŭ signifoj lingvo-konantoj ĉion scias sed tamen zumas miskomprenoj en montarbaro inter klifoj ŝi nun je belo emocias mi venos tien por refrenoj