"de patro mi prenis vivpovon por filo mi donos sopiron" (realeco jam perdis spiron) "por filino mi havas provon" mi kantis baladojn sur scenoj pri rabdo kiu montris celon feliĉon kaj malkonan velon sur maro plena de focenoj kiu kuraĝos tiel diri "tre bona dudeka jarcento" kuraĝuloj komencos miri mi diros jene ke nur timo dominis apud malprudento de politikistoj - sen limo