oni aŭdas ofte estetojn "ĉiu estas artisto" - dire "ne ĉio estas arto" - mire sed oni ne vidas poetojn "konkoj ludas liberajn formojn" kaj amo sincere flustrata ne estas ĉiam aprobata volupto trairas jam normojn pri tio kion sorto portis sur bildoj de Hans-Christian Jenssen mi per farboj skribe raportis kio okazos kun artaĵoj? ĉu vortoj iam agos reen? por mi nur gravas travivaĵoj