mi legas poemojn de majstroj duonfermante la okulojn ĉar mi ne komprenas ŝerculojn pro apostrofoj kiel astroj kiel Brendon Clark jam prijuĝis misuzo de la apostrofo estas poema katastrofo de kiu mi ne ĉiam fuĝis li pravis ĉar sono de frazo devenas ĝuste de vokaloj stakato ne estas emfazo sed tamen por esprimi fakton pri la apostrofaj skandaloj oni devas trarompi takton