artimago estas malbono eble ankaŭ malboninverso kaj ne bono sed bondisperso fantomo kun sovaĝa sono eniru la artan imagon vi tuj estos boje mordita kaj per rabio infektita ne imagu vian reagon vi diros "neniun verkadon!" kaj kontinuos komercadon aŭ alian entreprenadon iam vi aŭdos mian voĉon recitadon ankaŭ kantadon por si mem vi faros riproĉon