Soneto pri la trotaksado
ĉiutagaj etaj aferoj 
fariĝas por ni la plej gravaj 
kvankam aliaj estas savaj 
ligitaj kun niaj esperoj 

ni drinkas kaj tro multe manĝas 
aŭ ni persekutas fantomojn 
ŝatante la trankvilajn domojn 
ni internajn mondojn aranĝas 

filozofio de eteco 
kurtenas tamen la valorojn 
algvidante al enueco 

jen labila stabiligado 
ankaŭ malplenigas memorojn 
per iluzia trotaksado
Zuriko, la 12an de januaro 2002