tiu knajpo nomiĝis ROMA en Bogatynia - lima urbo kaj de perturbo al perturbo mia vivo estis aroma dancante krevis pantalonoj bagatelaĵon mi kvitancis per rido kaj mi daŭre dancis kun sensacio en salonoj desupre videblaj kalsonoj kulotoj tute disŝiritaj gekamaradoj sen admonoj pasinteco foriris feble travivaĵoj rememoritaj aspektas iom nekredeble