ni tien veturis volonte en neĝo ni ludis silvestre aŭ ĝuis pejzaĝon fenestre pro Thomas Mann ankaŭ sorĉ-monte Christa kaj Giorgio nin gastigis tempo trapasis vigle june kaj nun ni diru oportune kapitalismo nin instigis venas gastoj de l’ tuta tero por diskuti kaj disvastigi globalizigon de mizero kiu estas kontraŭ kiu por unu la alian intrigi manifestantoj kuras jam for