Soneto kun zurikaj poloj
kun "Polonio" vespermanĝo 
ĉiuj kun kravatoj - escepto 
estas mi tamen kun akcepto 
vigla interesa aranĝo 

hipersimpatia etoso 
gastoj estas bondeziremaj 
kaj dece tute senproblemaj 
eĉ se regas disputkaoso 

sed ankaŭ diablo ne dormas 
malbona informo alvenas 
kaj ankaŭ mokado malnormas 

inĝenieroj kaj artistoj 
ride bonan humoron tenas 
eĉ ne mankas esperantistoj 
Zuriko, la 2an de oktobro 2003