Nicolas Bouvier en mia mano kompreneble en libra formo emociigas en maldormo kaj gvidas min tra uragano de miaj amazonaj planoj silentstrefo min persekutas li ankaŭ tiun temon glutas ĉifoje inter cejlonanoj mi eĉ rezignis de teatro kaj kelkajn aferojn nuligis moliĝas mia duramatro tiuj libroj estas fascinaj kiu ilin esperantigis? enhavoj ŝajnas halucinaj