Soneto je interpretado
la mondon mi rigardas sole 
unuflanke pura naturo 
aliflanke kota kulturo 
ankaŭ inverse eĉ petole 

kiam ekestas dependecoj 
ambaŭ flankoj pace ligiĝas 
helpas reciproke - plektiĝas 
aŭ kamufliĝas en multspecoj 

sed homo ĉe kulturo staras 
kaj al ĝi plene apartenas 
tial nur kulturon subtenas 

kulturo detruas naturon 
samtempe kreante aŭguron 
kiu pri naturflego knaras 
Bastiono de Silento, la 23an de aŭgusto 2003