de la mil naŭcent naŭdek kvina ĉiam ĝis l' hodiaŭa tago ekestis laŭ propra imago ĉiutaga soneto spina mi skribis ofte eĉ tro multe dulingve signifas duoble plende - laŭde - ne ĉiam noble tamen je la faktoj rezulte post jaroj mi estas aŭtoro nur de tiu tre longa ciklo SONETADO - poezimoro tempo (kun homoj kaj eventoj) estas ĉefheroa radiklo de miljarbreĉo kaj revsentoj