pri io iujn ni demandas kaj tamen ne volas decidi ĉar ni preferas ĉion vidi tiel kiel nur ni komandas tre ofte ni per memsugesto kredas pri io malreala eĉ en sonĝo tute fatala tiam fariĝas vivtempesto ni volas esti umbiliko de la ĉirkaŭanta nin mondo vive imaga artifiko sed la tero sen ni ekzistas malumbilikiĝas eĉ rondo kiu dumvive nin asistas