ĉiutage oni parolas ("sufiĉas!" "sed kio sinjoro?" "ĉio... ĉio..." "blasfema moro") jen homo kun homo petolas ("politikistoj tute samaj..." "...kiel la resto" "ĉu vi miras?" "silentu!" "ho vi veron ŝiras!") diskutoj povas esti dramaj ĉiuj parolas serioze en salonoj kaj sur ŝtuparoj sed bedaŭrinde ĉiam poze ("jen sinjoro... jen kaŭzo viva" "kun hekatombo ĉe najbaroj") malriĉo estas agresiva