ĉe Bastiono de Silento severa vintro kun minus ses interne eĉ pli malvarme jes froston mi akceptis kun sento najbaro zorgas pri kokinoj sed mi ovojn ne volis mendi li ne povis pro tio plendi min frapis aliaj destinoj de kameno disiĝis varmo ligno pafetis kaj flagretis interno kovriĝis per ĉarmo mi devis ion skribi nepre do mi sonete interpretis frostegon kaŝiĝantan vepre