poetoj demandas poetojn kiu nun bezonas poemojn? ni necesigu tiujn temojn respondas kaj skribas sonetojn tamen l' mondo restas progresa ĉiam konstante disvolviĝas tero humanece moviĝas per la poezio karesa "kaj kio estas poezio?" demandas servanto sinjoron "rimo ritmo kaj finezio" li skribis ion laŭ alvoko kaj faras grandegan furoron ŝajnas poeto de l' epoko