mia kapo estas malplena oni povas diri vakua tiu stato estas enua kaj ĉio povas esti ĝena mi glutas koncernan pilolon kaj venos sonĝoj sen koŝmaroj nur kun sorĉoj sed ne pri ŝparoj konscio invitos petolon skribi rezerve por tirkesto kaj poste ŝanĝi pasintecon tio ne estas mia gesto? ĉe Bastiono de Silento aŭtuno koloran potencon demontras en tiu momento