mi ne sentas min "polonuso" laŭ pasinteco kolonia nek aktivulo "polonia" mi estas homo kun statuso abelo min pikis nasktage en ĝardenkabano de avo sed ekestis mirakla savo por kuracistoj malimage mi skribas pole kaj parolas dum ĉiutageco germane en Esperanto mi petolas alilande mi restas ĉie sed en Svisio ofte vane mi balotas demokratie