Soneto pri la kata tombo

ni venis al Zweisimmen-kato
tamen neniu nin invitis
sinjoro Turtschi nin ekscitis
"l' kato dormas sub l' roza plato"

nin iritis ĉi tiuj rozoj
pro malkonformo al sovaĝo
sed nun konvenas al omaĝo
pri la kato kun viglaj pozoj

nun la kata tombo ne ĝenas
sed eĉ provokas al rideto
la rememoroj tuj alvenas

kun via truo en orelo
hop nia amata kateto
inter steloj en la ĉielo


Zweisimmen, la 14-an de aŭgusto 2014
» Zweisimmen - Balkonia 2014
» Sonetoj diverslokaj tempe
» Soneto pri Zweisimmen-kato
» Soneto denove kun kato
» Sonetoj postsonetadaj