arboforma metamorfozo depende de miaj loĝlokoj eĉ sendepende de provokoj kaj de pruda najbara pozo antaŭ fenestro unu arbo multflanke per branĉoj vestita kaj majeste disvastigita pentrita per sezona farbo fantomoj sur arbo ŝanĝiĝis dum periodoj malkonversaj sed arbo ne emociiĝis tempo ne estis menciita pro la valoroj universaj arbo kreskas ĉiam ekscita