en la mil naŭcent naŭdek oka mi konfidencis al publiko la personecon je indiko ke la enhavo estas moka du mil kvar sonetojn mi skribis por unu jaro estas multe transiris mi temojn rezulte kaj ion por si mem prohibis ĝuste tiel aspektas DADA dekdu libregojn skribi jare eltenas vivo ĥoĥolada en konfuzoj de idiomoj ne gravas ĝoje aŭ amare mi ja sonetadas sen komoj