mi rigardis bluan ĉielon kaj kalkulis "falantajn stelojn" atingantajn kosmajn kastelojn aŭ alian eĉ dian celon sed kiam falos mia stelo sur firmamento restos ploroj kun mia bedaŭro kaj floroj kiujn al mi donos anĝelo tiuj brilaj perseoidoj ne estas danĝeraj por homoj tamen ligas kun dirdilidoj en nokta ĝardeno sur sofo kverelas hazardaj fantomoj pri alvenanta katastrofo