mi diras al bigotularo ke mi ne kredas eĉ malice kaj al ateistoj indice krucosignas mi por pensbaro "mi estas tamen katoliko! ĉar iam mi estis baptita kaj poste ankaŭ konfirmita" multaj tristas pro l' komuniko mi ne servas kiel modelo por iu ajn religieco normaleco - jen mia celo Czesława Łachut doktorino skribis ja pri mia pieco aliaj pri ŝerca doktrino